Trudlaboro

Trudlaboristoj en brazila prizono

Trudlaboro estas deviga laboro kontraŭ ies volo aŭ situacio en kiu iu devas labori sen salajro. Kelkfoje la termino estas uzata por indiki sklavecon.

Trudlaboro estas malpermesata en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj internacia juro por homaj rajtoj, kaj ankaŭ en la konvencioj Nr.29 kaj 105 de la Internacia Labor-Oficejo.

Ekzemplo de tiu ĉi laboro estis laborigo de civitanoj de okupataj ŝtatoj fare de Tria Regno kaj Japanio dum la Dua Mondmilito, utiligo de malliberuloj de gulagoj en Sovetunio.

Deviga militservo povas esti konsiderata kiel trudlaboro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search